DAB+: cifereca tera aud-radiofonio

DAB+: cifereca tera aud-radiofonio Prelego de Andreas Kück en Melle en la 28a de Septembro 2013 kadre de la Esperanto-Kulturtago 2013 de Esperanto-Li...
10 downloads 2 Views 1MB Size
DAB+: cifereca tera aud-radiofonio

Prelego de Andreas Kück en Melle en la 28a de Septembro 2013 kadre de la Esperanto-Kulturtago 2013 de Esperanto-Ligo de Malsupra Saksujo (EMAS)

Enkonduko (1) Maldekstre: Poshformata DAB+ricevilo; prezo: ch. EUR 110; ghi taugas ankau por analoga ultramallongondo, havas enmuntitan reshargeblan pilon kaj relative altan kurentkonsumon. Da DAB+-kapablaj autoradioj estas malmulte. Ekzistas tamen apartaj DAB+-moduloj, kiujn, simile kiel porteblajn navigaciilojn, oni en auto povas uzi (kun anteno gluebla al la interna flanko de la frontvitrajho). 2013-09-28 A. Kück

2

Enkonduko (2) Digital Audio Broadcasting (DAB) signifas ciferecan aud-radiofonion (“digitaler HörRundfunk“). ●Temas pri normo pri ciferecaj teraj sendado kaj ricevado de aud-radiofonio. ●DAB taugas por transsend-frekvencoj de 30 MHz ghis 3000 MHz. ●DAB estis evoluigita kadre de la Eureka-147projekto de Europa Unio de 1987 ghis 2000. ●DAB+ estas versio pluevoluigita konsidere kanalkodadon kaj kompaktigan procedon. 2013-09-28 A. Kück 3 ●

Enkonduko (3)



Oni ne interkonfuzu DAB+ kun jeno: - Estas ankau cifereca tera aud-radiofonia transsendo per frekvencoj sube de 30 MHz; tio chi nomighas DRM (“Digital Radio Mondiale“, cifereca radio monda). - Estas ankau retradio, do son-datuma elsend-fluo (“Internetradio“). Rim.: Retradio ne estas radiofonio (“Rundfunk“), char: Por esti chi lasta, devas esti tiel, ke la ricevantoj ne estu individue difinitaj; per la komputila adreso ili tamen estas tiaj. Krome: Radiofonia signalo chiam estas cheesta; retradio nur post startigo de la datumfluo fare de la ricevonto.

En Germanujo DAB+ startis en Augusto 2011. Antaue DAB (starto en 1995) estis akirinta grandparte nur malmulte da akceptemo en la publiko. ● Chefaj konkurantaj sistemoj al DAB+ estas la analoga radiofonio ultramallongonda (“UKW“) kaj retradio. 2013-09-28 A. Kück 4 ●

Esencaj trajtoj de DAB+ (1) Kaj en la analoga kaj en la cifereca tera aud-radiofonio oni utiligas elektromagnetajn ondojn kiel portantojn de informoj (chi lastaj en la formo de la sonondoj, ekz. muziko kaj parolado). ● Atingodistancoj de la cifereca tera aud-radiofonio estas similaj al tiuj de analoga radiofonio ultramallongonda; oni bezonas tamen draste malpli da sendopovumo. ● En la analoga tera aud-radiofonio la sonondo modulas (≈ modifas) - au la amplitudon (che long-, mez- kaj mallongondo; 150 kHz ghis 30000 kHz) - au la frekvencon (che ultramallongondo;87,5 ghis 108MHz) de la portanta ondo. ●

2013-09-28 A. Kück

5

Esencaj trajtoj de DAB+ (2) Kontraste al analoga sendado okaze de DAB+ oni unue konvertas la informon en serion de simboloj (≈ ciferecigas), ghin transsendas kaj en la DAB+-ricevilo rekonvertas en la informon. ● Tio chi postulas iomete da tempo: Tial la DAB+-signalo estas audebla pli malfrue, ol la analoga (se tiu chi ekzistas). ● Transsendado de krom-informoj eblas (iomete simile al Radio-Datum-Sistemo, RDS, che la analoga ultramallongondo). ● En Germanujo DAB+ okazas en la VHF-bendo III (174 MHz ghis 230 MHz). ●

2013-09-28 A. Kück

6

Esencaj trajtoj de DAB+ (3) Che DAB+ eblas transsendi per nur unu frekvenco (ekz. 178,352 MHz = kanalo 5C) plurajn staciojn, ekz. la 14 staciojn, kiuj nuntempe estas en la germana “Bundesmux“ (“federacia multipleksoro“). ● La signalo neniam estas audata kun susura bruo, sed au chiome au neniome. Tial estas intermito chiun fojon, kiam la ricevita povumo estas sub difinita sojlo. ● Ordinaraj riceviloj por analoga tera aud-radiofonio ne taugas por la DAB+-ricevado. Por tio chi ankau ne taugas riceviloj fasonitaj nur por DAB (sen “+“). ●

2013-09-28 A. Kück

7

DAB(+) en la mondo: mapo

Malhelblue: landoj kun regula servo; blue: landoj kun testoj; helblue: interesighantaj landoj Fonto: http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/18/Digital_Audio_Broadcasting. svg/800px-Digital_Audio_Broadcasting.svg.png 2013-09-28 A. Kück

8

DAB+ en Germanujo: mapo La mapo montras regionojn, kie la 14 DAB+-stacioj de la germana federacia multipleksoro estas endome riceveblaj kun minimume 74 dB (µV/m); fonto: MediaBroadcast (http://www.mediabroadcast.com/fileadmin/us er_upload/Downloads/Empf angskarten.jpg). 2013-09-28 A. Kück

9

La germana federacia multipleksoro: stacioj sub publika legho Deutschlandfunk ● Deutschlandradio Kultur ● Deutschlandradio Wissen ● Deutschlandradio Dokumente & Debatten ●

Rim.: Iom tikle estas, ke disvastigado per DAB+ kaj/au retradio komplete anstatauos la dissendadon per tradiciaj mez- kaj longondo. Tiam ekster Germanujo oni – se sen konekto al interreto kaj poshtelefona reto – kredeble ne plu povos auskulti german-lingvan elsendon de germana sub-publik-legha radiostacio. 2013-09-28 A. Kück

10

La germana federacia multipleksoro: stacioj privataj 90elf Fußball ● Absolut relax ● ENERGY ● ERF Plus ● KISS FM ● Klassik Radio ● LoungeFM ● Radio Horeb ● Radio BOB! ● sunshine live ●

2013-09-28 A. Kück

11

La federacilanda multipleksoro de Malsupra Saksujo ●

En tiu chi multipleksoro estas ghis nun nur stacioj sub publika legho, nome jenaj: - NDR 1 Niedersachsen - NDR 2 - NDR Kultur - NDR Info - NDR Info Spezial - NJoy - NDR Blue - NDR Traffic

2013-09-28 A. Kück

12

La federacilanda multipleksoro de Bremeno



Ankau en tiu chi multipleksoro estas ghis nun nur stacioj sub publika legho, nome jenaj: - Bremen 1 - Nordwestradio - Bremen 4 - Bremen 4 Next - KiRaKa (“Kinderradiokanal“, por-infana radio-kanalo) - Funkhaus Europa

2013-09-28 A. Kück

13

Germana federacia multipleksoro: sendiloj en Bremeno, Hamburgo kaj Malsupra Saksujo Bremen / Walle ● Hamburg / Heinrich-Hertz-Turm ● Hamburg / Moorfleet ● Braunschweig / Broitzem ● Braunschweig / Drachenberg ● Göttingen / Bovenden ● Hannover / Telemax ● Osnabrück / Schleptruger Egge ● Sibbesse (Hildesheim) ●

2013-09-28 A. Kück

14

Federacilanda multipleksoro de Malsupra Saksujo: tieaj sendiloj

Braunschweig / Drachenberg ● Hannover / Telemax ● Steinkimmen ● Visselhövede ●

2013-09-28 A. Kück

15

Fontoj kaj pliaj informoj



La chi tie prezentitaj informoj estas prenitaj el jenaj fontoj (se ne jam indikitaj en la antauaj paghoj): - http://www.dxaktuell.de/?p=2727 - http://de.wikipedia.org/wiki/Digital_Audio_Broadcasting - http://www.fmlist.org/sendertabelle/dab-st.php?inputLand=D&inputRegion=nds - http://www.digitalradio.de

2013-09-28 A. Kück

16